|
カテゴリ:Esperanto
Kiam mi eklernis la anglan lingvon en la 1a jaro de mezlernejo, (kiam mi estis 12 jaraĝa) mi tute ne komprenis la ideon pri "li" (he) kaj "ŝi" (she), ĉar la japana lingvo, kiun ni uzas ĉiutage, ne havas tiajn ideojn. Tio povas ŝajni strange al okcidentanoj.
Certe en la japana ekzistas "彼" ("kare" elparolata en la japana) kaj "彼女" ("kanoĵo" elparolata en la japana), sed tiuj vortoj originale signifas "tiu viro"-n kaj "tiu virino"-n, devenante de malnova japana lingvo. Post kiam la feŭdisma japano finiĝis kaj la nova Mejĵi epoko komenciĝis, multaj novaj vortoj kaj ideoj enfluis en Japanion el eŭropo. Multaj japanaj filozofoj kaj verkistoj klopodadis tion, kiel importi tiajn ideojn kaj vortojn en la modernan japanan lingvon. Mi pensas, ke la ideo, "li" kaj "ŝi" devas esti ekzemploj de tiaj vortoj. Devas esti, ke filozofoj kaj verkistoj citis vortojn el la malnovan japanan lingvon, kaj vestis novan vestaĵojn al tiuj vortoj, mi pensas. Estas interese, ke kelkaj vortoj el tiaj vortoj estis eksportitaj al Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj; ekzemple "popolo" kiel "人民", "respubliko" kiel "共和国," ktp. Mi volas scii, ĉu ĉinoj kaj aliaj azianoj scias tion. お気に入りの記事を「いいね!」で応援しよう
最終更新日
2013年08月01日 02時34分57秒
コメント(0) | コメントを書く
[Esperanto] カテゴリの最新記事
|